Bonvenon, samideanoj, al retpaĝo de Graham Steele (Grejam Stil), parlamentano en la provinca parlamento de Nov-Skotio, Kanado.
Mi jam estas parlamentano ekde marto 2001. Mi reprezentas la distrikton de Halifax Fairview. Halifax estas la ĉefurbo de Nov-Skotio.
Nov-Skotio havas malgrandan sed aktivan grupon de samideanoj.
Kial, vi povus demandi, parlamentano interesiĝas pri Esperanto?
Per la subteno de la Nacia Demokratia Instituto (NDI), mi vojaĝis al Bosnio, Kosovo, Montenegro kaj Jordanio, por interparoli kun la parlamentanoj de la tieaj landoj pri demokratio, balotado, kaj kiel bone reprezenti niajn civitanojn.
Estis ja dum miaj vojaĝoj kun NDI, kiam ekkomencis mia intereso akcepti Esperanton. Mi eksciis ke neniam mi povos lerni tiajn lingvojn, kiaj la albana, la serba, la kroata aŭ la araba. Do (mi ekpensis) se mi povus paroli esperante, lingvo facila kaj internacia, mi povus interparoli kun homoj de multaj aliaj landoj.
Kontaktu min! Bonvenaj estus ĉiuj mesaĝoj de samideanoj. Eble vi volas scii pli pri Nov-Skotio aŭ Halifax, aŭ eble vi volas interparoli pri Kanado kaj ĝia sistemo de registaro demokratia.
S-RO GRAHAM STEELE:Sinjoro Prezidanto
Konsidere ke la Esperanta lingvo estas simpla, fleksebla kaj belsona, kaj celas esti dua lingvo por ĉiu en la mondo; kaj
Konsidere ke la Esperanta-Rondo de Halifax-Dartmouth eldonas ĉiumonatan revuon, kiu nomiĝis "Inter Ni" kaj kiun oni enpoŝtigas trans la nacio kaj trans la mondo; kaj
Konsidere ke la apero de la maja numero 2005 rimarkindigas la komencon de la dudeka eldonojaro de "Inter Ni" per ties 229-a numero:
Pro tio ni rezoluciigu ke la Nov-Skotia ĉambro de Deputitoj gratulas la redaktorojn kaj la verkistojn de la Nov-Skotia esperanta eldonaĵo, "Inter Ni", kaj deziras al ili daŭran sukceson.
Rezolucio adoptita unuvoĉe.
Kara amiko:
Estas aparta plezuro, korespondi kun parlamentano de lando kies demokratio estas tiel nova, kiel skulptaĵo komencota. Vi estas bonŝanca, havi la okazon formi vian demokratian registaron laŭ la plej bonaj ekzemploj de trans la mondo, kaj ankaŭ eviti la plej malbonajn erarojn.
Vi demandis al mi, en via letero, multajn aferojn pri la demokratia sistemo ĉi tie en Kanado.
Mi bedaŭras, ke mi ne povas tuj respondi al ĉiuj el viaj demandoj. Viaj demandoj estas tiel multaj, kaj tiel malfacilaj. Sufiĉan tempon mi malhavas! Sed mi esperas, ke dum nia korespondado, dum la venontaj monatoj, ni povas priparoli pri la plimulto el viaj demandoj.
Mi komenciĝu, substrekante ke mi tute ne volas diri ke mi havas ion ajn por instrui al vi pri la demokratio. La demokratio ne estas unu sistemo, kiu devas esti identa trans diversaj landoj. Via lando havas ĝian propran historion kaj kulturon, do mi nepre ne volas diri al vi "faru ĝin tiel, kiel oni faras ĝin en Kanado."
Samtempe, vere estas, ke Kanado havas 138-an jaran historion kiel plimalpli pacema, plimalpli liberala, plimalpli stabilema demokratio. Do, ŝajnas ke ekzistas ĉi tie kelkaj utilaj trajtoj, el kiuj via lando povas elekti, kun laŭbezona adaptaĵoj, la plej dezirindajn.
Via korespondaĵo, fakte, cerbumigis min: Kiuj estas la elementoj la plej esencaj de nia demokratio? Post multe da pensado, mi eltrovis liston de sep esencaj institucioj. Mi kredas, ke la bonfarto de nia demokratio dependas de la ĉeesto de ĉiuj sep; kaj ne nur de la ĉeesto, sed ankaŭ de la ĝusta funkciado de ĉiu. La manko, aŭ la malĝusta funkciado, de nur unu, detruas la integrigon de la tuta sistemo.
Jen la listo:
Unua: sendependa ofico por kontroli balotadojn. La popolo devas akcepti, ke la balotadoj estas liberaj, malfermaj kaj justaj. Se ne, gi forĵetos la registaron.
Dua : libera parolado. Estas esenca, al sana demokratio, ke oni povas esprimi iujn ajn ideojn, en la parlamento aŭ ie alie. La demokratio estas bruega, certe, kaj kelkfoje neorda; kaj tiu bruo kaj neordo timigas kelkajn homojn. Sed mi konvinkiĝas, ke de ĉi tiu varmega ideosupo venas la plej bonaj, la plej taŭgaj registaraj decidoj.
Tria : libera gazetaro. La ĵurnalistoj devas esti liberi esplori kaj eldoni kion ajn pri la registaro. Mirinde estas, kiel la lumo purigas registaron.
Kvara, kvina kaj sesa : sendependa policaro, sendependa prosekutaro, kaj sendependa justicaro. La kialo estas sama: ĉiu ajn en demokratia lando, eksluzivante nek la politikistojn nek la burokratojn, nek iliajn amikojn nek iliajn familiojn, nek la registaron mem, povas esti super la leĝo. Se estas korupteco, oni devas havi konfidencon, ke la kriminalaj agadoj estos esploritaj, prosekutitaj, kaj punitaj.
Sepa : Sendependa ofico por kontroli registarajn financojn. La plimulto de la registara laboro tuŝas la monon. Esenca estas, havi unu, akuratan, publikan serion da financaj kontoj.
Viaj politikistoj kiuj vere volas demokration, laboros ĉiutage por establi kaj defendi ĉi tiujn sep instituciojn. Male, vi povas rekoni la kontraŭ-demokratiulojn, laŭ kiel ili laboros por malfortigi kaj mem elimini ĉi tiujn sep instituciojn.
En via sekvonta letero, eble vi povos priskribi al mi, kiel ĉi tiuj sep institucioj progresas en via nove demokratia lando.
Samideane salutas,
Via kanadana amiko.
[NB: ĉi tie letero estas fikcia verko; sed ĝi resumas miajn kontaktojn kun parlamentanoj de aliaj landoj]
Kara amiko:
Dankon pro via lastatempa letero. Mi ŝatas, ke kiel mi, vi ĝuegas vian laboron kiel parlamentano.
Kiel mi skribis en mia lasta letero, estas sep institucioj kiuj fundamentas demokratan registaron. Mi scias ke viaj ĉiutagaj luktoj, en nova demokratio, estas establi kaj defendi tiujn sep instituciojn. ĉi tie, en Kanado, ni havas jam la fundamenton; do niaj problemaj ne samas al viaj.
La plej grandan problemon, kiun havas nia matura demokratio, estas la malrapida sed neŝanĝiĝema regreso je la procento de voĉdonantoj.
Kial okazis ĉi tiu regreso? Estas malfacile respondebla. La ĉefaj kialoj por ne voĉdoni, kiujn mi aŭdas en mia distrikto, estas la sekvantaj:
1. "Mia voĉo estas nur unu el miloj au milionoj; do ĝi ne faros diferencon se mi voĉdonos ahu ne; do mi ne voĉdonos."
2. "Mi ne vidas la diferencon ke la registaro faris aŭ faros pro mi; do mi ne zorgas pri kiu formigas la registaron; do mi ne voĉdonos."
3. "Mi kredas ke la politikistoj estas tute samaj, t.e. nebonaj aŭ neutilaj aŭ mensoguloj; do voĉdoni estas sencela; do mi ne voĉdonos."
La unuan respondon oni trovas en io ajn sistemo de balotado, ne nur en modernaj demokratioj kiel Kanado. Civitano, eĉ civitano kiu interesas sin pri la politiko, malfacile vidas, kiel sia voĉo faros diferencon. Rarega estas la okazo, en grandskalaj balotadoj, ke unu voĉo faras la diferencon inter venkigo kaj malvenkigo. Do ŝajnas al mi, ke ĉiu voĉdonulo ja devas vidi sian voĉdonadon kiel agadon de demokrata virtueco kaj fiereco. Se ne, mi ne konas ion konvenkonta. Ni voĉdonas ĉar ni povas.
Pri la dua respondo mi pli zorgas. Estas simptomo de la fakto ke, en Kanado, la plimulto ĝuas komfortan vivmanieron. Ne estas kiel en via lando, kiu ĵus suferis internan militaĉon; via lando, kie la ekonomio estas malfacile resanigota; via lando, kie la aŭtoritatismo estas hieraŭa memoro kaj hodiaŭa danĝero. ĉi tie, male, milito estas malproksima memoro. La ekonomio fartas pli-malpli bone, la plimulto trovas laboron, la vivmaniero estas komforta laŭ la normoj de la mondo. Malplimulta estas la egaj malĵustecoj; kaj la viktimoj de malĵustecoj, kiel la aborigenoj aŭ la malriĉuloj, havas nek fortajn nek unuiĝajn voĉojn.
Fakte, la politikaj opinioj de nia komforta plimulto estas maldetalaj. La grandega plimulto de nia popolo zorgas pli pri iliaj domoj, iliaj familioj, aŭ iliaj laboroj, ol pri la politiko. (Tio ne estas kritikinda, nur fakto.) La "demokratia ironio" estas ke se vi tro sukcesas, kaj via demokratio produktas la pacon kaj la bonfartecon, ĝi produktas ankaŭ certan "mollecon" je iliaj demokratiaj radikoj.
Kiel mi ĵus skribis, mi zorgas pli pri la dua respondo ol la unua. Sed el la tri respondoj, efektive la tria estas la plej danĝerema. La tria respondo esprimas iun, kiu minacas la demokration mem.
Ni havas civitanojn, kiuj kredas, aŭ kiuj diras ke ili kredas, ke la partioj kaj la politikistoj estas tute samaj, tute koruptitaj, tute meminterestitaj. Eble estas specio de la maldiligenteco aŭ la molleco, de kiuj mi jam skribis; t.e. estas nur ekskuzo por fari nenion. Sed se ne, estas ja dura cinikeco. Kaj ĉi tie dura cinikeco kondukas al la ideo ke la demokratio ne valoras pli, kaj eble valoras malpli, ol la aŭtoritatismo.
Ĉu vi estus surprizita, se mi diras ke la ideo (ke ĉiu estas mensogulo) minacas la demokration, unue ĉar ĝi estas iomete vera? La politikistoj - almenaŭ tiuj, kiuj estas sukcesontaj - konas kiamaniere entombigi la veron kaj tiamaniere "svingigi la homamasojn." Oni entombigas la veron, ĉar oni scias ke tiu, kiu valoras je balotadoj, ne estas la vero, sed estas tiu, kiun la popolo kredas. Mezaj civitanoj, kiuj ne multe zorgas pri la politiko, estas facilaj celtabuloj por spertaj "vero-entombigantoj."
Sed la ideo ke niaj politikistoj estas ĉiuj koruptitaj kaj meminteresita mensoguloj minacas la demokration, due ĉar ĝi estas plimulte malvera. Laŭ mia sperto, la ega plimulto de kanadanaj politikistoj estas decaj, honestaj, laboremaj reprezentantoj. (Bonvolu kredi min…) Jes, de tempo al tempo ili kaŝludas kun la vero. Sed por mi, kiu vivas mian laborvivon ĉirkaŭita de politikistoj, estas facila ekvidi kaj eksponi tiujn ruzojn.
Mi opinias ke la kapableco aŭskulti politikaj paroladoj, kaj diferencigi la veron de la malveron, estas unu el la plej gravaj kapablecoj de la demokratia civitano. Tiel armita, la civitano povas eniri la civita areno, sen bezono de tiu dura cinikeco kiu mortigas la civitan spiriton.
Ho ve! La tempo flugas. Mi estas skribinta jam tro longe. En mia venonta letero, mi priskribos la multajn ruzojn kun kiuj niaj politikistoj entombigas la veron, kaj la foŝiloj, kun kiuj oni povas eltombigas gin.
Samideane salutas,
Via kanadana amiko.
[NB: Ĉi tie letero estas fikcia verko; sed ĝi resumas miajn kontaktojn kun parlamentanoj de aliaj landoj]
